|
XX Vintraj Olimpiakaj Ludoj: medalon al la Esperanto Centro de Torino
Okaze de la Vintraj Olimpikaj ludoj okazantaj en Torino, Torina Esperanto Centro akiris la patronecon de la organiza komitato TOROC por la produktado de kompak-disko pri esperanto kaj pri la komunaj idealoj inter la lingvo kaj la olimpikaj ludoj. 800 diskojn oni disdonadas al jxurnalistoj el la tuta mondo. Krome la Komunumo de Torino tradukis esperant-lingve brosxuron pri la olimpika urbo kies titolo estas, lau-litere, "Torino cxiam
movigxanta". La kvarkolora brosxuro estas nuntempe disponebla cxe la olimpikaj kaj urbaj
informbudoj.
Julio 2006 - 39-a ILEI-Konferenco en Parma
La 39-a ILEI-Konferenco okazos de la 25-a gxis la 29-a de julio 2006 en Parma kaj estas proponata kiel unu el la antauxkongresaj
eblecoj. Temo de la konferenco: Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por
cxiuj.
La konferenco sesios en la Instituto Salesiano San Benedetto. Estas diversnivelaj tranokteblecoj en la konferencejo mem kaj en ties cxirkauxajxo. La prezoj varias inter EUR 21,00 kaj EUR 75,00 (en tendo aux ruldomo 6,00 EUR, en amaslogxejo 3,00 EUR kaj memzorgado). Aligxkotizo varias inter 15,00 EUR kaj 70,00 EUR depende de la kategorio kaj logxlando de la
aligxanto. Por mendoj atingantaj nin post la 1-a de majo 2006 oni devas aldone pagi EUR 40,00. Post la 1a de junio 2006 ni ne plu povos por vi mendi tranoktejon. Kadre de la konferenco oni traktos temojn kiel ekzemple: lingvaj rajtoj en la lernejoj, edukmodeloj en pluretnaj socioj, modeloj kaj ekzemploj de interkultura edukado, kvalitaj lingvoinstruistoj por kvalita lingvolernado, instruado de lingvoj kiel formo de sociigo, esperanto en lernejoj kaj interkultura komunikado. Okazos scienca simpozio kune kun universitatanoj ne-esperantistoj, lingva festivalo kaj, interalie, sesio de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA. Oni planas komunan vojagxon al UK post la
konferenco. Informoj pri la konferenco kaj aligxilo estas haveblaj en hejmpagxo de ILEI www.ilei.info kaj cxe ILEI-estrarano pri konferencoj Aida Cižikaite, Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, LITOVIO, aidute@mail.lt .
"La gefiancxoj" aperis en la serio Oriento-Okcidento
La italoj estas konindaj ne nur pro la bela klimato, la napolaj kantoj kaj la
pico. Ili estas konindaj
ankaux kiel "popolo de la libro". Temas pri la sola libro en Italujo, pri kiu
cxiuj scias. Kelkaj homoj memoras tutajn pecojn parkere. Gxi eniris la ligvon per multaj dir-manieroj derivitaj el gxi, kaj gxiaj rolantoj: la kamparano, la advokato malfacile retorikanta por trompi kamparanojn, la bonegulo, la sanktulo, la malbonegulo, regule estas uzataj por priskribi nuntempajn
homojn.
"La gefiancxoj" (I promessi sposi, en la itala) estas verko de Alessandro Manzoni, kiu verkis en la 19-a jarcento, kaj priskribis eventojn okazintajn
antaux jarcentoj en norda
Italujo. Fakte temas pri la mistraktado fare de la tiamaj potenculoj al la tiamaj malpotenculoj kaj pri la rolo de la eklezio protekte al la popolo (ec' se foje alianca al la regantoj). Nenio nova sub la
suno. Gxi aperis en la serio Oriento-Okcidento de UEA en la kadro de la laboroj
antaux la Universala Kongreso en Florenco cxi-jare. Se vi volas koni la homojn en la kongresa lando, ne maltrafu
gxin.
La libroservo de Itala Esperanto-Federacio (Via Villoresi, 38, IT-20143 Milano, Italujo, <fei@esperanto.it>) vendas
gxin je 27 euxroj + sendokostoj al eksterlando (triona rabato por
acxetoj de 3 aux pli multe da ekzempleroj). Acxetebla ankaux en la libroservo de
UEA.
|