|
Ilia ILF kaj Ełgeno PETROV
"UNUETAGXA USONO"
Citajxo el la oka cxapitro
PLEJ GRANDA NOVJORKA ARENO
En "Medisona Skvara Gxardeno" (Madison Square Garden), en tiu cxi "halego por cxiuj", laux vortoj de la kolonelo, ni spektis grandan
matcxon inter eksa monda cxampiono, italo Karnera (Carnera, Primo) kaj germana boksisto, ne plej bona, sed unuagrada.
La areno de "Medisona Skvara Gxardeno" ne estas ronda, kiel la kutima cirka, sed longforma, rektangula.
Cxirkaux rektangulo sur krudaj deklivoj situas segxaro kaj jam gis komenco de la
matcxo ni observis imponan vidajxon -
cxiuj dudek kvin mil sidlokoj estis plenaj. Okaze de la matcxo segxojn oni ecx aldonis kaj starigis ilin sur la arenon mem, apud la alta ringo, kiu estis brile lumigita.
Akraj krioj de kolportistoj kun blankaj cxapoj disvastigxis interne de la grandega
konstruajxo. Ili ofertis salitajn nuksetojn kaj biskvitojn, macxgumojn kaj boteletojn kun viskio.
Gxenerale usonanoj
sxatas remacxadi multon: macxgumon, dolcxajxojn, pintojn de cigaroj k.a. Ties makzeloj permanente
movigxas kaj klakas.
Karnera kaj lia rivalo trafis la antauxlastan paron. Sub surdigantaj aklamoj Karnera venis sur la ringon kaj
cxirkauxrigxardis per sia severa-konfuzita rigardo, kiun kutime havas tre altaj kaj fortaj
homoj. Li kvazaux timis ion aux iun dispremi, rompi, kripligi.
En lia patrolando, en Italio, oni preferas nomi lin "il gigante" (giganto) pro lia staturo (NB.197 cm,117 kg) kaj tre longaj brakoj. Se li estus konduktoro de iu moskva tramo, li povus senbare preni pagmonon de
pasagxeroj trovigxantaj en kontrauxa flanko.
La giganto forjxetis buntan mantelon kaj igxis videbla lia sengrasa, bela korpo simila al iu ne
gxisfine konstruita gotika templo.
Lia rivalo estis solida, mezaltkreska germano kun blankaj haroj. Eksonis signalo kaj sekundantoj forlasis la ringon. Karnera trankvile komencis bati la germanon. Ecx ne bati, sed kvazaux
drasxi. Ja kamparano Karnera faris kutiman por li laboron. Liaj longaj brakoj alterne
movigxis, ofte ne atingante celon, sed kiam ili frapis korpon de la germano, tiam novjorka publiko komencis kriegi: "Karnera! Bu-u!".
Neegaleco de la konkurantoj estis tute videbla: Karnera estis multe pli alta kaj pli peza ol la germano.
Tamen spektantoj rekriis emocie, kvazaux rezulto estis malklara. Generale usonanoj preferas krii kaj ecx iufoje
sxajnas, ke ili alvenas ne spekti bokson aux futbalon, sed nur
krii. Dum la tuta matcxo dauxris mugxado. Se io ne placxis al spektantoj aux ili opiniis, ke unu el la boksistoj malplenumas regulojn, neglekte pungobatas aux
malkuragxas, tiam ili kune komencis mugxi: "Bu-u-u! Bu-u-u!" kiel aro de simpatiaj bizonoj en feltaj
cxapeloj. Krom tio, spektantoj per sia kriego entuziasmigis
konkurantojn.
Dum tri kaj duono rundoj de la bokso inter Karnera kaj la germano ili fordonis tiom da energio, realigis tiom da
movigxoj, ke, se
cxion cxi oni povus utiligi, do eble konstruis iun sesetagxan domon kun ebena tegmento kaj kafejo en la unua
etagxo. La trian rundon la germano finis jam preskau blindigita. Lia okulo estis grave difektita. Iom poste li subite eksvingis brakojn, kiel fiaskinta kartludanto, forlasis la ringon kaj rifuzis boksi plu.
Terura "Bu-u-u! Bu-u-u!" ektondris cxie. Tio cxi estis tute malaprobinda ago - forlaso de la ringo. Malgajnintajn boksistojn necesas forporti, ja pro tio spektantoj pagas
monon. Sed la germano supozeble imagis, ke baldaux li estos nokauxtita kaj do decidis
cxesigi la matcxon.
Spektantaro indignis gxis kiam la malfelicxa boksisto ne malaperis post kurtenoj.
Tiu indigno pri konduto de la germano ecx iom malpliigis aklamojn al la venkinto.
La giganto suprenlevis siajn kunpremitajn brakojn, poste li surmetis sian luksan, silkan mantelon,
plongxis sub sxnuregoj kaj malrapide ekmovigxis al vestejo per pasxmaniero de olda, laborema
cxevalo revenanta cxevalstalon, por enigi sian longan muzelon en la sakon kun aveno.
|